Feroa literaturo

Rasmus Rasmussen kaj Símun av Skarði sur poŝtmarko.

En Ferooj dum la Mezepoko multaj poemoj kaj rakontoj estis transdonitaj perbuŝe. Tiuj verkoj estis dividitaj en la sekcioj: sagnir (historia), ævintir (rakontoj) kaj kvæði (baladoj, tradicie kantitaj kune kun la feroa ĉendanco, en modernaj tempoj ankaŭ uzitaj en moderna feroa muziko). Tiuj kvæði estis poste surpaperigitaj en la 19-a jarcento, ili daŭre estas uzitaj en la feroa danco sen iu uzo de instrumentoj.

En la 13-a jarcento la Færeyinga sagao (Sagao de la insulanoj) estis skribita en Islando. Ĝi rakontas la rakonton pri la setliĝo kaj frua historio de Feroaj Insuloj, kvankam estas dubinde ke ĝi estas totale historie preciza.

Feroa literaturo en la tradicia signifo de la vorto nur formiĝis en la pasintaj 100-200 jaroj. Tio estas plejparte pro la izoliteco de la insuloj, kaj ankaŭ ĉar la feroa lingvo ne estis surpaperigita en normigita formato ĝis 1890. Ankaŭ la dana lingvo estis apogita avantaĝe al la feroa. Tamen, la Feroa insularo naskis plurajn verkintojn kaj poetojn. Komence de la 19-a jarcento la liberalulo Nólsoyar Páll aŭ Poul Poulson Nólsoy provis fini la komercmonopolon kiu influis la insulojn. Li verkis multajn poemojn, inkluzive de lia plej fama laboro Fuglakvæði. Aliaj poetoj inkludas la fratojn Jano kaj Hans Andreas Djurhuus, kaj Rói Patursson. Aliaj famaj verkintoj de la insularo estis Heðin Brú (La oldulo kaj sia filo), Jørgen-Frantz Jacobsen (kiuj verkis en la dana) (konata pro sia ununura romano Barbara) kaj William Heinesen (La nigra kaldrono).

Kaj Heinesen kaj Patursson estis premiitaj per la literaturo-premio de la Nordlanda Konsilistaro).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search